La unuaj provoj krei homan parolon per mas'ino estis faritaj en la dua duono de la 18a jarcento. Ch. T. Kratzenstein, profesoro pri fiziologio en Kopenhago, antaue en Halle kaj Petersburg, sukcesis krei vokalsonojn pere de diversformaj resonancaj tuboj konektitaj al orgentuboj (1773). Tiutempe, barono Wolfgang von Kempelen ankau jam komencis siajn proprajn eksperimentojn, kiuj igis lin konstrui parolantan mas'inon. Kempelen estis multflanke aktiva ing'eniero en la servo de imperiestrino Maria Theresia en Vieno. Li naskig'is en 1734 en Pozsony/Pressburg (nun Bratislavo), la tiutempa c'efurbo de Hungario, kaj li mortis en Vieno en 1804.
Kempelen mondskale famig'is c'efe pro sia ja iom trompa sed tamen genia s'akautomato, publike montrita unue en 1770. G'i havis la aspekton de turka princo kiu, sidanta c'e malalta s'ranko kun diversaj tirkestoj, per sia meh'anika mano movis s'akpecojn sur breto supraflanke de la s'ranko. Ja temis pri grandioza meh'anika ludaj'o, sed sen kas'ita homo g'i ja ne povis funkcii.
Kempelen havis ankau aliajn talentojn. Interalie, li verkis dramojn. Tamen, lia c'efa intereso estis la studo de la homa produktado de la parolo, kaj li okupig'is pri la instruado de g'usta prononco al lernantoj de fremda lingvo kaj al homoj kun diversaj parolproblemoj. Oni nomis lin la unua eksperimenta fonetikisto. En 1791 li publikigis libron en kiu li profunde priskribis la meh'anismon de la homa parolo. Tie li ankau aldonis detalan priskribon de lia parolmas'ino - por ke aliaj povu rekonstrui kaj plibonigi g'in. La desegnoj (tri plus tri) montrataj c'i-sube estas prenitaj el tiu libro (Alklaku por vidi ilin pligrandigite, kaj reiru per la return-butono de via legilo.)
La mas'ino de Kempelen estis la unua, kiu permesis krei ne nur unuopajn vokalojn, sed ankau tutajn vortojn kaj mallongajn frazojn. Lau Kempelen eblas atingi admireblan kapablon ludi la mas'inon ene de tri semajnoj, almenau se oni elektas la latinan, francan, au italan lingvon. La germanan li konsideris pli malfacila pro siaj oftaj fermitaj silaboj kaj sinsekvaj konsonantoj.
Oni aktivigis la mas'inon premante balgoblovilon per la dekstra antaubrako (plej supra desegno). Tiel simulig'is la elspira ago de la pulmoj, kaj kontraupezo zorgis por la inspirado. La meza kaj malsupra desegnoj montras la "ventokeston" kun kelkaj leviloj por la fingroj de la dekstra mano, la "bus'on", faritan el gumo, kaj la "nazon" de la mas'ino. La naztruojn oni devis kovri per la fingroj, krom kiam oni celis krei nazalon. La tuta meh'anismo estis lokita en kesto kun truoj por la manoj kaj kromaj truoj en sia kovrilo.
La aerfluo estis kondukita en la bus'on ne nur pere de la vibranta anc'o, sed ankau rekte tra mallarg'a s'unta tubo. Tio ebligis efikan altig'on de la aerpremo en la bus'a kavo dum g'i estis senfende kovrita por krei senvoc'an parolsonon. Malgranda helpa blovilo, ekmovita de risorto, poste liveris kroman aerpus'on je mal-kovro de la bus'o.
Per la maldekstra mano ankau eblis regi la resonancajn ecojn de la bus'o per varia kovrado de g'ia aperturo. En tiu maniero eblis sufic'e bone simuli kelkajn vokalojn kaj konsonantojn. Fakte ne temis pri vera simulado de la natura artikulacio, c'ar la formo de la bus'o de la mas'ino en si mem restis sens'ang'a. Kelkajn vokalojn kaj la konsonantojn [d t g k] oni tamen ne vere povis simuli tiamaniere, sed nur s'ajnigi. Lateralon [l] oni povis krei metante la dikfingron en la bus'on.
La funkcion de la voc'kordoj simulis anc'o farita el eburo (plej maldekstra desegno). Kvankam oni povis varii la vibrantan longecon de la anc'o, tio ne eblis dum uzado. Tial la mas'ino parolis kun monotona voc'o.
Du el la leviloj priservendaj per la dekstra mano servis por la kreo de la frikativoj [s] kaj [
] same kiel [z] kaj [
] per apartaj fajfiloj (dekstra desegno). Per tria levilo oni povis krei krakadan [R], faligante metalfadenon sur la vibrantan anc'on (meza desegno).
La fina versio de la parolmas'ino de Kempelen estas konservita g'is hodiau. G'i estis lokita c'e la reg'a imperia konservatorio por muziko en Vieno g'is 1906, kiam g'i estis donacita al la Deutsches Museum, granda teknika museo, kiu fondig'is nur tri jarojn antaue, en Munkeno. Tie, g'i estas ekspoziciita en la sekcio por muzikaj instrumentoj. Tiu mas'ino diferencas de tiu priskribita en la libro pro la c'eesto de premilo polme de la dekstra mano, per kiu oni povas varii la vibrantan longecon de la anc'o dum parolado. Tiamaniere oni povas almenau provi simuli naturan intonacion.

La 8an de julio 1997, mi g'uis la privilegion povi ludi la parolmas'inon de Kempelen. G'ia sonkrea meh'anismo do daure funkciis, ec' iomete la regado de la tonalto. La voc'o similis al tiu de infano kaj estis sufic'e lauta. Pluraj esencaj detaloj de la aparato tamen ne plu estis en funkcipova stato.
Literaturo: Wolfgang von Kempelen, Mechanismus der menschlichen Sprache nebst Beschreibung einer sprechenden Maschine, kaj Le Méchanisme de la parole, suivi de la description d'une machine parlante, ambau aperintaj c'e J.V. Degen en Vieno, 1791. Represo de la germanlingva eldono, kun enkonduko far H. E. Brekle kaj W. Wildgren, aperis c'e Frommann-Holzboog en Stuttgart, 1970. Ankau ekzistas pli novaj tradukoj en la hungaran kaj slovakan.
La sekva historio de parolsintezo (germane) |
Wolfgang von Kempelen en la TTT
Hartmut Traunmüller |
Fonetika laboratorio | Instituto por lingvistiko | Stokholma universitato | Oktobro 1997.