Recepto kontrau senlaboreco kaj s'tataj s'uldoj en EU

Hartmut Traunmüller

Origina versio de artikolo aperinta en Monato, majo 1996.

Dum la nuna jarcento la produktado de tio kion ni konsumas daure pliefikig'is. Pro tio ni nun g'uas pli altan vivnivelon kvankam ni laboras malpli ol antauaj generacioj. La efikoj de tiu evoluo estis unue klare videblaj en la agrikulturo, kiu en la komenco de la jarcento okupis proksimume c'iun duan laboranton. Nun g'i okupas nur proksimume unu el dudek. Tio ebligis kreskon de la industrio, kiu dum longa tempo absorbis la laborantojn kiuj ne plu estis bezonataj tie. Intertempe tamen la produktado en la industrio ankau pliefikig'is tiom, ke g'i sukcesas kontentigi niajn bezonojn per malkreskanta nombro da dungitoj. Komence, la tiel liberigitaj laborantoj trovis okupon en la sektoro de publikaj servoj. Plua kresko de la dungitaro en tiu sektoro tamen apenau eblas, c'ar tio kauzus kreskon de la impostaj s'arg'oj al nivelo tro alta por esti tolerata de la impostpagantoj.

La politikaj pas'oj, kiuj estus konvenaj sub tiuj cirkonstancoj, tamen ne efektivig'is. Sekve la senlaboreco atingis altan nivelon en preskau c'iu membros'tato de EU. Krom la atenco kontrau sia digno, kiun multaj homoj devas sperti pro senlaboreco, tiu ankau kauzis malbonig'on de la s'tataj financoj, pro malkresko de enspezimpostoj kaj kresko de subtenpagoj al senlaboruloj kaj pro kostoj por evidente ne sufic'e efikaj arang'oj por malaltigi la nivelon de senlaboreco. La enormajn monsumojn necesajn por tio, la demokratie elektitaj regantoj c'ie decidis prunti en la monmerkato. En tiu oportuna maniero ili evitas rekte s'arg'i sian elektantaron per la kostoj, kiuj tamen devas esti pagotaj, grandaparte de la venonta generacio. En c'iuj membros'tatoj de EU, kun nura escepto de Luksemburgo, la s'uldig'o jam atingis malaprobindan nivelon de pli ol 90 procentoj de la malneta jara produktado. Kvankam en kelkaj landoj signife kontribuis aldonaj faktoroj, la senlaboreco estas sendube la c'efa kauzo de tiu s'uldig'o.

Kvankam ni povas atendi, ke c'iam ekzistos unuopaj ekspansiaj entreprenoj kaj branc'oj de la ekonomio, ni devas kompreni, ke sukcesa evoluo de la industrio ankau estonte sekvigas pluan malkreskon de la bezonata kvanto da homa laboro. Arang'oj por stimuli investadon, kiuj povas esti dezirindaj pro aliaj kauzoj, tipe ne kondukas al pliigiata, sed al malpliigita bezono de laborantoj. La problemon de senlaboreco tiaspecaj arang'oj povas mildigi, nur se ankau la salajrokostoj estas signife sub la averag'o de la komuna merkato. En la industrie pli evoluintaj regionoj, tiu kondic'o ne estas plenumita.

En kelkaj landoj, la budg'etaj strec'oj sekvigis redukton de la s'tataj elspezoj, malaltigon de subvencioj al senlaboruloj kaj malsanuloj, kaj maldungigon de laborantoj en publikaj servoj. Tiel, la plua kreskado de la s'uldoj ja povas esti bremsata, sed la malsano de la socio ec' pli severig'as.

La baza problemo nur estas solvebla, se oni distribuas la labortaskojn kaj salajrojn tiel, ke oni povas oferti laboron al plej multaj el tiuj, kiuj volas labori.

Tion oni diversflanke proponis atingi per g'enerala mallongigo de la labortempo. Tiu propono tamen renkontas du specojn da malhelpoj. Unu el tiuj konsistas en tio, ke malaltigo de salajro renkontas fortan psikologian reziston, tiel ke apenau eblas malaltigi la salajrojn samagrade kiel la labortempon. Sen tia malaltigo de la salajroj tamen la monvaloro malaltig'us laue, kio havus damag'ajn ekonomiajn konsekvencojn. La dua malhelpo konsistas en la per si mem bonvena cirkonstanco, ke ekzistas profesioj, ekonomibranc'oj, regionoj kaj eble ankau konjunkturaj periodoj, en kiuj ne ekzistas senlaboreco. En tiuj kazoj, g'enerala mallongigo de la labortempo kondukus al nedezirata redukto de la ekonomia aktiveco kaj ne al malaltigo de la senlaboreco, sed kontraue.

Lau la propono kies c'efaj trajtoj esta priskribataj c'i-sekve, la problemo tamen estas solvebla sen tiaj nedezirataj sekvoj.

La baza ideo de la propono estas tiu, ke dungito daurigu labori je la samaj kondic'oj kiel antaue, se lia laboro ne estas aspirata de senlaborulo kun la necesa kompetenteco, dum tiu, kies laboro parte povus esti transprenata de aspiranto, rajtu decidi mem, c'u li limigu sian dej'ortempon au pagu sian parton de la kostoj de la senlaboreco.

Enspezoj ricevitaj pro laboro kiu surpasas certan tempan sojlon, kies plej adekvata alteco varias inter la membros'tatoj lau la tie kutima labortempo kaj lau la nivelo de senlaboreco, estu do s'arg'ataj per sufic'e alta plustempa kotizo al la socia asekuro. La procentaj'o de la enspezoj tiel pagenda estu proksimume la sama kiel tiu, kiu validas por la asekuraj subvencioj al senlaboruloj. En la kazo de Svedio, la plustempa sojlo devas esti je proksimume 32 laborhoroj po semajno kaj la s'arg'o proksimume 70 procentoj de la supersojlaj enspezoj. Kie subvencioj al senlaboruloj estas s'argataj per enspezimpostoj, kiel en Svedio, la plustempa kotizo estu esceptata de espezimpostoj. Kie tiaj subvencioj ne estas s'arg'ataj per enspezimpostoj, la plustempa kotizo bazig'u sur la neta enspezo, kiu restas post dekalkulo de la enspezimpostoj.

Supersojla labortempo, kiun la labordonanto intencas anstataui per kromaj dungitoj, estu tamen esceptata de la s'arg'o. Larbordonantoj tiel havu la eblecon oferti al siaj dungitoj liberig'on de la plustempa kotizo por nombro da laborhoroj kiu egalas la labortempon de la kromaj dungotoj serc'ataj. Tie, kie ekzistas s'tata sistemo de laborperado, kiel en Svedio, tiu transprenu la necesan kontrolan funkcion. Kie ne ekzistas tia, estas rekomendinde registri c'iujn dungoofertojn en s'tate administrata datenbazo, kiu estu libere alirebla ankau por la g'enerala publiko.

Kun tiu reguligo, la dungitoj povas daurigi sian dej'oradon en la sama amplekso kaj kun la sama neta salajro kiel antaue, se ne trovig'as aspirantoj kiuj posedas la necesan kompetentecon. Post dungado de nova kunlaboranto, la esceptorajto restu dum iom da tempo, ekzemple unu monaton, c'ar inicado de nova kunlaboranto postulas kroman laboron. Krom tio, g'enerale estu permesata certa kvanto da escepta tempo por c'iu laborloko, nome tiom ke la anstatauota labortempo sufic'u por unu nova kunlaboranto, almenau duontempe dungota.

Dungitoj, al kiuj la dunganto ne ofertas liberig'on de la plustempa kotizo, havu la rajton mallongigi sian dej'ortempon g'is la temposojlo. Oni povas atendi, ke plej multaj elektos tiun eblecon, taksante la valoron de kroma libertempo pli alta ol la kroman netan salajron, kiun ili povus perlabori plustempe. C'io, kio krom tiu novaj'o jam estas leg'e au kontrakte reguligita pri la labortempo tamen restu sens'ang'a. Dungantoj povas do, en kazo de bezono, postuli plustempan laboron, kies amplekson limigas nur la antaue validaj reguloj.

Normale estas la dungito kiu pagu la kotizon, sed povas esti konvene doni al dungantoj la rajton pagi g'in anstataue. Sen tia au alia ebleco kun simila efiko ig'us tro koste por dungantoj utiligi por tempe limigitaj labortaskoj pluslaboron de siaj dungitoj, konsiderante la tre altan krompagon, kiu necesus por rekte kompensi la dungitojn por tiu s'arg'o.

Memstaraj profesiuloj, pro sia labordonanta funkcio, ne estu s'arg'ataj per plustempa kotizo, c'ar tio kontrauus la intencitan efikon. Dungitoj kies labortempo ne estas reguligita estu esceptataj pro manko de kontrolebleco. Por atingi justecon oni devus ankau escepti tiujn dungitojn, kiuj subtenas senlaboran familianon, kiu ne estas subtenata de socia asekuro.

La sistemo necesigas modifojn de la reguloj kiuj koncernas pagojn al kaj de sociaj asekuroj. Tiuj modifoj tamen devas esti formulitaj aparte por c'iu unuopa s'tato, c'ar la asekursistemoj estas tiom malsamaj.

Kun g'uste elektitaj plustempa sojlo kaj kotizo ne eblas ke la nivelo de senlaboreco, kaj la socia malprofito kauzita de g'i, ne radikale malaltig'us post enkonduko de tiu sistemo. Per g'i, la menciitaj nedezirataj efikoj de mallongigo de labortempo estas tamen evitataj. Senlaboreco kauzita de tio, ke senlaboruloj ne havas la edukadon adekvatan por la labortaskoj ofertataj, tamen ne povas esti eliminata en tiu maniero. En tiuj kazoj necesas edukaj au translokigaj arang'oj por ekvilibrigi la labormerkaton.

Täby, Svedio, en februaro 1996

Svensk version | Deutschsprachige Version


Politika rondo Dokumento ligita al Politika rondo

[ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo